| 1.
La halo
Ankaŭ se la pli grandan parton de la tempo oni pasigas sur la plaĝo, la hotelo disponas grandan, komfortan kaj klimatizitan halon, kie situas la akceptejo kaj la rezervitaj zonoj de la televidsalono kaj de la kafejo.
La halo etendiĝas al vasta korto laŭlonge du flankoj de la hotelo.
2. La manĝiosalono
La manĝiosalono, granda kaj komplete klimatizita, servata per la stereofonia instalaĵo, situas je la unua hoteletaĝo. Ĉi tie eblas, en familia etoso, frandi la specialaĵojn de la hejma kuirmaniero zorgata persone de la proprietuloj.
La hotelo proponas riĉan matenmanĝaĵon bufede, krom bufedon da verdaĵoj kaj da antaŭmanĝaĵoj ĉu tag-, ĉu vespermanĝe.
Aldone, ĉu je tagmanĝo ĉu je vespermanĝo, la kuirejo proponas la elekton inter du menuoj kun fiŝplatoj almenaŭ trifoje semajne.
|